Sunday, November 15, 2009

29. Neil on Cover of Esperanto/UEA Nov., 2009

With the collaboration of Martin Schaefer and several Mexican Esperanto speakers, I received the honor of a photo of myself going on the cover page of the paper monthly Esperanto/UEA, November 2009. A large group of mostly female volunteers of the Annual Convention of the UN Department of Public Information stand beside me. I received my copy courtesy of Martin on Oct. 21. In an inner page our group picture, taken in the Mexican Ministry of Foreign Affairs, can also be seen.
Since I am technologically challenged here are my Mexican pictures: The second picture is similar (sans guitar) to the one on the UEA monthly: www.picasaweb.google.com/neil.nachum/MeksikoDPI

HERE IS THE ARTICLE IN THE ORIGINAL LANGUAGE.
UEA partoprenis la 62-an konferencon de neregistaraj organizoj en la urbo Meksiko, 09.09.09 – 11.09.09.
En la teamo estis Neil Blonstein (UEA- oficejo Nov- Jorko ) ,
Martha Cárdenas (estraranino de Esperanto-USA kaj de Meksika Esperanto-Federacio, MEF, Usono), Mallely Martínez Mateos (prezidantino de MEF, Meksiko), Daniel Moreno (ĝenerala sekretario de MEF, Meksiko), mi (Martin Schäffer, ĝenerala sekretario de Germana Esperanto-Asocio) kaj David López Rueda (estrarano de MEF, Meksiko).
La inaŭgura ceremonio okazis la 9-an de septembro en la bela malnova ekskonvento San Hipólito en la centro de Meksiko-urbo. La inaŭguron partoprenis altranguloj kiel Ban Ki-moon, la ĝenerala sekretario de UN, Patricia Espinosa Cantellano, ministrino pri eksteraj rilatoj de la meksika registaro, kaj Jody Williams, ricevinto de la Nobelpremio pri paco.
Por la kongreso ni preparis informfoliojn: La pozicio de UEA pri lingvaj rajtoj, Praga Manifesto kaj adreskartetojn.
Tuj ĉe la komenco ni komencis la laboron, informante la partoprenantojn individue pri la ekzisto de UEA kaj pri Esperanto.
Venis ĉirkaŭ 1300 delegitoj de diversaj neregistaraj organizoj el la tuta mondo.
La temo de la konferenco estis: "Malarmu nun! Ni laboru por paco kaj evoluigo".
Ĉiu el nia teamo havis proprajn spertojn kaj konversaciojn. Juna advokato de Kostariko, Roberto Zamora, sciigis ke li jam aŭdis pri Esperanto en la Monda Socia Forumo en Niĝerio. Li tre subtenis la ideon kaj miris ke ankaŭ en la universitato de Kostariko oni povas lerni Esperanton. Neil Blonstein kantis kune kun kelkaj meksikaj volontulinoj kantojn en Esperanto dum la junulara ekspozicio, kiu okazis en la parko Alameda, ni metis flugfoliojn sur oficialan informtabulon kaj malantaŭ ĝi deĵoris kvazaŭ temus pri nia tablo, ni partoprenis kun afiŝo la pacmarŝon, ekhavis kontakton kun multaj meksikaj organizaĵoj kaj informis la multnombrajn volontulojn. Ekestis ankaŭ kontakto kun lokaj ĵurnalistoj.
Dum la 3-taga konferenco ni babilis kun pli ol 400 personoj individue kaj plej verŝajne aliaj 400 eksciis pri ni pro la flugfolioj kaj informafiŝoj. Entute do tre bona sukceso! Laŭ mia sperto al du argumentoj la personoj estis speciale
perceptemaj: 1) Esperanto jam nun estas bone uzebla kiel dua lingvo post la angla; kaj 2) Esperanto estas bona alternativo kiel internacia lingvo, ĉar pli justa. Nune la malriĉaj landoj ne povas garantii al siaj ŝtatanoj lernadon de fremdaj lingvoj aŭ nur je malalta nivelo.
Internacia komunikado ne estu privilegio de la riĉaj landoj aŭ de riĉaj homoj.
La venontjaran konferencon invitis la registaro de Aŭstralio. Ni partoprenu; eble kun kelkaj novaj ideoj.
Post la konferenco mi havis la okazon partopreni la unuan internacian kongreson de WATUN (Monda Alianco por transformado de la UN). Ankaŭ tie mi parolis kun multaj homoj kaj neniam en mia vivo mi spertis tiom malferman
opinion pri la ideo de internacia lingvo.
La partopreno montras kiom gravaj estas tiaj eventoj kaj la laboro de Neil Blonstein en la novjorka oficejo de UEA. Ni subtenu tian agadon!
Martin Schäffer

In a message dated 10/21/2009 11:51:25 P.M. Pacific Daylight Time, AMIKEMA writes:
Saluton,
Jen foto de la kovrilo de la novembra numero de la revuo Esperanto. En ĝi aperas la artikolo pri la kongreso de la Unuig'inta naciaro en la urbo de Meksiko. Neil Blonstein (reprezentanto de UEA en nov-Jorko) kaj David Lopez (estrarano de la Meksika Esperanto Federacio) estas bonŝanculoj. Ili eĉ aperas sur la titolpaĝo de la revuo.
Rimarku ankau la simbolo sur la saketo de David. G'i estas la simbolo de la venonta UK en Kubo.
Antauen!
Mar =)

Followers

About Me

My photo
I have lived 16 years in other countries, notably, Israel and Brazil, among another 30 countries.